E_elsendo el la 25.11.2024
Manage episode 452099240 series 1927623
En la 1362-a E_elsendo el la 25.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Nia antaŭmikrofona gasto estas unu el la diplomitoj de la aŭtuna Interlingvistika Sesio en Poznano, Renato Guedes el Portugalio, kiu proksimigas la temon de sia finlaboraĵo „Ikoneco por artefaritaj lingvoj”.
• Hodiaŭ krome ni proponas komune enrigardi la retajn eldonojn de la 3-a nunjara numero de „Norvega Esperantisto” kaj de la novembra „Novaĵoj Tamtamas”, internacia gazeto de Esperanto Jokohama.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri multiĝo de la tiel nomataj privataj studentaj domoj; pri la Stacidoma Komplekso en Lublin, kiu en 2024 gajnis jam du internaciajn arkitekturajn premiojn; pri la daŭranta en Varsovio laŭvica Azia Filmfestivalo.
• Nian sciencbultenan rubrikon ni dediĉas al la rekomenciĝintaj esplorlaboroj de polaj sciencistoj en la Parko Serengeti, Tanzanio kaj al la unuaj rikoltitaj rezultoj.
• Muzike akompanas nin Ale Vela per sia ĉi-monate registrita (kiel video-filmo https://www.youtube.com/watch?v=jZW_23qNszI) kanzono „Tuj”. La interreta foto prezentas la premiitan stacidomon en Lublin.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
36 epizódok